Retinitis pigmentosa

La retinitis pigmentosa estas hereda okul-malsano, kies komencaj sindromoj similas al la noktblindeco okazita per la malestado de A-vitamino.

Komence la bastonetoj mortiĝas, poste la vidkampo pli kaj pli malgrandiĝas pro la mortiĝado de vidantaj ĉeloj, ankaŭ konusetoj, ĝis la blindeco. Ankaŭ la lenso mallumiĝas, sed ankaŭ la operacio povas nur portempe helpi.

La malsano estas nekuracebla, kaj oni ne povas ĝin reversi aŭ eĉ starigi, nur plimalrapidigi ekzemple per grandaj dozoj de A-vitamino.

Oni povas defendi la vidadon per sunokulvitro. Por la sanigado povus esti praĉela kaj gena terapio. Oni povas anstataŭigi la retinon per ilo, kiu donas iun povon de vidado.[1]

Oni rekonas unu malsanulon kun retinitis pigmentosa el 3000–7000, sed ĝi ofte ne estas rekonita pri ĝia malrapido. Oni ĉirkaŭkalkulas la tutan malsanularon je 30 milionoj en la mondo.[2]

Plej plie ĝi komencas en la juneco, aŭ en la mezaj jaroj kun noktblindeco. Poste la vidakreco malbonigas malrapide dum pli jardekoj, kaj povas dum jaroj halti, kaj poste pli malbonigi. Tiu estas tre forta psika pezo. Ĉe duono de malsanuloj ekestas ankaŭ katarakto.[3]

  1. Pilotstudie erfolgreich: Chip ermöglicht Blinden erste Orientierung. BioPro 2007 [1] Arkivigite je 2015-07-21 per la retarkivo Wayback Machine
  2. S.P. Daiger et al.: Perspective on genes and mutations causing retinitis pigmentosa. Arch Ophthalmol. 2007 Feb;125(2):151-8. PMID 17296890
  3. D. T. Hartong kaj aliaj: Retinitis pigmentosa. En: Lancet. 2006 Nov 18; 368 (9549), p. 1795–1809. PMID 17113430

From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Tubidy